Hungara Fervojista Esperanto-Asocio
ŝildo


Eventoj el la vivo de nia asocio


Por esti esperantisto signifas vivmanieron specialan. La esperantistoj, kontraŭ iliaj tre diferencaj karakteroj, interesaĵ-terenoj, religio, politika vidpunkto ktp., en unu afero ili konsentas kaj agadas kun tuta animo. Forigi la lingvan diskriminacion. Por tio, ni proponas uzi la Zamenhof-an lingvon Esperanto, kiun ni intencas pli kaj pli vaste ekkonigi kaj akceptigi kaj enlande kaj eksterlande. La esperantistoj aktive agadas esplori la senrajtajn avantaĵojn okazintaj pro la lingva diskriminacio, same la malavantaĝojn tuŝantajn tiujn homojn, kies gepatra lingvo apartenas al la „etaj” naciaj lingvoj.
Tia estas ekz. la pristudo de S-ro profesoro Grin, el kiu studo oni povas ekscii, ke ĉiuj 394 milionoj da ano de EU, kies gepatra lingvo ne estas la angla, subtenas la britan ekonomion per 17 miliardoj da Eŭro, eĉ ankaŭ la plej malriĉaj landoj.
La internaciajn agadojn ni faras regule en la ĉiujare organizata internacia kaj fakkongresoj, krome en multaj diverstemaj kunvenoj kaj renkontoj. Nia enlanda aktivado okazas ene de la fakasocio kaj kluboj, same okazantaj ĉiujare dum diversaj renkontoj, pri kiuj vi povas informiĝi ankaŭ pere de reto. Nia pinta aranĝo en ĉiu jaro estas enlande la Amikara Retentioĝo, kaj la Internacia Fervojista Esperanto Kongreso.



La pasintjara (2017) 69-a IFEF kongreso okazis en SOULO (Korea Respubliko).

La ĉijara (2018) 70-a IFEF kongreso okazis en VROCLAVO (Polio).

La venontjara (2019) 71-a IFEF kongreso okazos en MALAGO (Hispanio).



(programo, invitilo, aliĝilo ktp.)


La fervojistaj esperantistoj havas bonan rilaton kun la Medicina Fakgrupo. Ili donas al ni bonkosilojn por vivi sane, kaj povi kontraŭstari la ĉiutagajn streĉigajn situaciojn. Jen, ankaŭ vi savu vian sanon!

Venki la streĉon

Anima ekvilibrigo

Sano per la metodo Jin Ji Du Li

Suben vi trovos fakajn novaĵojn kaj ligojn al aliaj fervojfakaj literaturoj.

(Fakaj aktivaĵoj) FFK

(Fervojfakaj interesaĵoj) FFK

(Faka laboro de DEFA) DEFA

Helpilo por la Inteligenta Fervojhoraro /ELVIRA/ de MÁV elvira

Ĉi suben vi trovas helpilon, uzeblan en Hungario, por aĉeti veturbileton. Surpaperigu kaj kompletigu laŭ via veturintenco!


bileto


Horareksplikoj, uzataj en la horarlibro de MÁV



KOREKTOLISTO pri "FERVOJA TEERMINARO"



   MOLDOVA György

La semaforo*

   Noveltradukaĵo de KRISTÁLY Tibor
   Lingve lektoris: SZABÓ Imre


Ĉi vespere rakontis la meblisto S-ro Jenei, kiu malgraŭ la labortago nigravestita venis en la parkon. Al lia pantalonrefaldo algluiĝis kardoj polvaj, montrante, ke li vagadis ie ĉe la urborondo.

— Fine de aŭgusto mi kutime aĉetas florbukedon kaj portas ĝin al iu deĵorejo situanta post la stacio de Rákosrendező. Tie mortis Katinja, mia nepino, aŭguste en la jaro 1951, kiam okazis tiu granda fervoja katastrofo. Jam flugis pli ol dek jaroj depost tiam, sed ne pasis tago sen pensi pri mia Katinja. Mi fantazias: nun ŝi trapasus abiturientan ekzamenon, nun ŝi edziniĝus. Tamen tiu ĉi bukedo ne estas por ŝi.
   La knabineto somerumis ĉe la gepatroj de mia bofilo. La bofilo ne ricevis libertagon, tial li petis min veturi por ŝi. Katinjo entiriĝis en la angulon kaj ekdormis pro la troa varmego. Ni proksimiĝis al Peŝto, kaj mi pensis, ke estus bone veki ŝin, kiam nia trajno koliziis kun kargovagonaro ŝarĝita per ŝtonoj. Ni veturis en la tria vagono. Por momento mi perdis la konscion nesciante, ĉu mi vivas aŭ ne. Nur poste mi sentis, ke vundiĝis al mi la frunto pro la kontraŭflanka vestohoko kaj la sango kovris la okulon. Alrigardante mian nepinon mi vidis, ŝi kuŝis kiel ĉifonpupo kun pendantaj manoj kaj piedoj, eble eĉ sola osto ne restis nerompita. Tuj preninte ŝin mi tragrimpis la vagonmuron, sed la kuracisto nur firmigis tion, kion mi jam sciis: Katinja mortis.
   Kia estas la homo, ho, Dio feliĉa! Tiam mi sentis nenian doloron pro la sorto de mia nepino, ĝi nur poste alvenis, en labortagoj vespere je la deksepa kaj duono, kiam antaŭe mi kutime ekiris por ŝi al la infanĝardeno. La ĉapelo jam estis sur la kapo, kiam venis la penso: ne plu ekzistas por kiu iri. Ankaŭ la frenezaj pensoj venis poste: se mi vekus ŝin pli frue, eble tiam ŝi povus resti vivanta. Ne eblis pensi pri io cetera krome, ke mia filino kaj bofilo neniam pardonos al mi la morton de sia filino. Mi tenis la nepinon en miaj brakoj, kaj mi ekkuris kun la vico de la kurantaj, kriegantaj homoj. El la memoro jam elfalis, kiuj kuris apude. Vizie aperas bildo, ke sango surfluis blankan sportŝuon de iu viro. Ni ĉiuj serĉis la kulpinton, kiu kaŭzis la akcidenton, por venĝi.
    La fevojistoj diskuris aŭ aliĝis al ni, kaj ili klarigis, ke nia lokomotivo tial puŝiĝis kontraŭ la ŝtonoŝarĝita kargovagono, ĉar la semaforo montris verdan lumon. Ĉiu nia kolero direktiĝis al la trajntrafikestro. En la vitromura regejo neniu estis. La venĝosoifa amaso traserĉis ĉiun ĉirkaŭan konstruaĵon, tiel ni trovis ŝin malantaŭ la bretoj de la lampodeponejo.
   Kvazaŭŭ okazus nun, tiel mi memoras: proksimume kvardekjara virino kun okulvitroj, vestite maleleganta en la fervojista uniformo. Ni eltiradis ŝin de malantaŭ la lampoj inter la relojn. La homoj kriade svingis la pugnojn antaŭ ŝia nazo, montrante la viktimojn. La virino ploris dismetante la manojn senpova, kaj ŝi ĵuris pri sia laŭregula ago: la semaforo estis ŝaltita al ruĝa. Neniu kredis ŝin, eĉ nek la fervojistoj. Juĝis la eldiro de la lokomotiv-hejtisto, kiun oni portis en brakoj al la lampodeponejo. Li atestis la verdan lumon de la semaforo.
   Estis du-tri homoj, kiuj proponis transdoni la virinon al la policistoj, sed la plimulto superis ilian starpunkton. Oni pendumis ŝin sur la muron de la deĵorejo. Mi partoprenis en du militoj, sed neniam mi vidis tiel bedaŭrindan kondamniton, eĉ per unu fingro ŝi ne defendis sin, nur senhalte diradis, ke ŝi ne kulpis, la semaforo estis ŝaltita al ruĝa. Kiam la policistoj alvenis la trajntrafikestrino jam mortis.
   La policistoj protokolis niajn nomojn – eĉ unu ne estis, kiu estus volinta kaŝi sin de la respondeco. Ni forte estis konvinkitaj pri nia pravo. Kvankam miaj manoj ne tuŝis la virinon, sed antaŭ la tribunalo mi deklaris, ke ankaŭ mi meritas tiun punon, kiun tiuj, kiuj pendumis la virinon, ĉar ili agis ankaŭ en mia nomo. Mi ricevis enkarcerigon provizore suspenditan, kaj ankaŭ la aliaj ricevis malgravajn punojn.
   Pasis la jaroj, mi restis sola. Okazis, kiel mi pensis: mia bofilo ne plu pardonis al mi la morton de Katinjo. Neniam mi estis vizitata depost tiam, tion li malpermesis ankaŭ al mia filino. Mi ne emis iri hejmen al la malplena loĝejo. Tiutempe mi komencis la kutimon staradi kun unu-du ŝprucvinoj (vino kun sodakvo) dum la tuta vespero en la angulo de la drinkejo, aŭskultante la babiladon de la homoj.
   Foje en aŭtuna vespero alvenis fervojistoj en la drinkejon. Mi observis ilin proksimiĝante iomete al ili, ĉar trafis al mi la orelojn, ke la parolado temis pri tiu deĵorejo, kie okazis la katastrofo en 1951. La fevojistoj pri tio diskutis, ke nun estis esplorata la ne tute ĝusta funkciado de la elektra regado en tiu deĵorejo. Ĝenerale la instalaĵo funkcias bone – tial povis resti kaŝita la manko tiel longe –, sed proksimume dum jaro unu-du foje, pro pluvo aŭ vento okazis kurtcirkvita kontakto, kiu kaŭzis enŝalton de la verda lumo sur la semaforo. Ili menciis la akcidenton okazintan en 1951, kaj ili deklaris, ke tiam la okulvitra trajntrafikestrino ĝuste manipulis la semaforon.
    Ne pensante, ke mi estas fremdulo, mi intervenis en ilia babilado. Mi estis rakontanta, ke ĉe la akcidento ankaŭ mi veturis per tiu trajno, kaj mi estas konvinkita pri la kulpo de tiu virino – kaj mi mallaŭdis la mortintan trajntrafikestrinon. Ili lasis min paroli, nur kiam mi laciĝis, tiam diris maljunulo el ili, ke li jam delonge laboras ĉe la fervojo, sed neniam li renkontis pli konsciencan homon ol tiun trajntrafikestrinon. Ŝi ne havis familion, gefilojn, ŝi vivis nur por labori ĉiam precize transdonante la deĵoron, travagante ĉiun regejon, trakforkojn tiel, ke ŝi kiel fervojisto ofte malfruis la trajnon hejmenirante. Mi demandis, se ŝi estis certa pri sia senkulpeco, kial ŝi kaŝis sin en la lampodeponejo? Eble pro tio – respondis la maljuna fervojisto –, ĉar ŝi estis virino, kaj eĉ viro ne estus kuraĝinta kontraŭstari al la furioza amaso. La fervojistoj ne diskutis plu, ili konsumis la ŝprucvinojn kaj foriris.
   Dum nokto en la malplena loĝejo mi repensis, eble ili pravas. Kvankam ne konante la fervojistajn faklaborojn, sed mi komencis serĉi pretekstojn kontraŭ ili. Sed abrupte aperis la virino kun okulvitroj en miaj pensoj, kiel ŝi dismetante la brakojn senpove ĵuris, ke la semaforo estis ŝaltita al ruĝa, kaj ŝi sen kontraŭstaro lasis meti la ŝnuron sur sian kolon. Tiam mi ne pensis, sed ŝia vizaĝ poste aperis por mi dum multaj noktoj, kaj hodiaŭ mi sentas tiel, ke neniam estos sciata certe la ebla senkulpeco de tiu virino.
   Depost tiam mi havis du mortintojn. Unu estas daŭre rememorita dum la tuta jaro, kaj al la alia tiel, fine de aŭgusto mi aĉetas florbukedon kaj portas ĝin al ŝia deĵorejo.

* semaforo estas fakĵargono de signalilo



Se vi volas ekscii, kial klakadas la trajnoj, klaku ĉi tien!



Elstara internacia renkonto estas la VISE (Vintra Inernacia Semajno por Esperantistoj).